Parabolo de la dek virgulinoj

PARABOLOJ DE JESUO
“LA PARABOLO DE LA DEK VIRGULINOJ”
La dek virgulinoj (Pentraĵo de Peter von Cornelius).
dokumento = Evangelio de Mateo (25,1-13
aŭtentikeco = tre probable origina, nome Jesua
celo = Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon de la Jesua reveno (la juĝa momento)
ĉeesto = en ĉiuj manuskriptoj enhavantaj la Evangelion laŭ Mateo
interpreto = Jesuo estas la Novedzo

La Parabolo de la dek virgulinoj estas unu el paraboloj de Jesuo, rakontita nur en la Evangelio laŭ Mateo (25,1-13). Teksto:
“1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. 2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; 4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. 5 Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis. 6 Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte. 7 Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn. 8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas. 9 Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem. 10 Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita. 11 Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. 12 Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas. 13 Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.”


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy