Parafino

Granuloj de pura parafino
Kruda parafino nefiltritaa

Parafino estas la nomo donita al miksaĵo de solidaj hidrokarbonoj, precipe alkanoj, kies molekulaj ĉenoj formiĝas per almenaŭ 20 atomoj de karbono. Ĝi estas ekstraktita de nafto kaj sin prezentas kiel vaksa maso blankeca, nesolvebla en akvo kaj en acidoj.

Parafino estis produktita unuafoje de la germana industriulo Karl von Reichenbach en 1830. Ĝiaj precipaj utiligoj okazas en la produktado de kandeloj, lubrikaĵoj, elektraj izoluloj, en la patinado de la papero kaj en produktado de kosmetikoj, oleoj, porinfanaj kremoj kaj maĉgumo ktp.

Ankaŭ danke al ĝia nesolveblo en akvo, tiu materialo estas utiligita en sporta ondorajdado : ĝi ŝmiriĝas sur ondorajda tableto, antaŭ ol eniriĝo en akvon, por ke la ondorajdisto ne glitu for de ĝi. Ankaŭ en la produktado de skivakso ĝi utilas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy