Paragvaja ilekso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paragvaja ilekso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ilex paraguariensis A. St. Hil. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Paragvaja ilekso [1] (Ilex paraguariensis) aŭ matea herbo (de la hispana yerba |gvaranie]]: ka'a) estas ilekso-specio de la familio akvifoliacoj, vegetanta en Sudameriko.
El ties folioj kaj branĉoj, sekigitaj kaj muelitaj, oni kuiras mateon, infuzaĵon oftan en la kuirarto kaj tradicioj de Argentino, suda Brazilo, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo[2][3][4] . Ĝi unue estis uzata kaj kulturata fare de la gvaranioj kaj en kelkaj tupiaj komunumoj en suda Brazilo, antaŭ la eŭropa koloniigo. Ĝin science klasis la svisa botanikisto Moses Bertoni, kiu ekloĝis en Paragvajo en 1895.
Mateo estas origine la nomo de la mateujo, tradicie uzata kiel ujo por la infuzaĵo. La planto estas amplekse kulturata komerce en Argentino, Brazilo kaj Paragvajo ekde la 19a jarcento, kaj estigis gravan industrion.