Paralizo

Paralizo (de la greka vorto παράλυσις, parálisis) en ĝenerala lingvouzo estas la parta aŭ plena perdo de movoj de unu aŭ pluraj membroj aŭ organaj sistemoj de (homa aŭ besta) korpo. En la lingvaĵo de neŭrologio, paralizo estas la parta aŭ plena perdo de la funkcio de difinita nervo, kun rezultantaj funkcioperdo rilate al sentado aŭ muskola moviĝo. En pli vasta senco ankaŭ povas temi pri la subjektiva percepto de paralizo malgraŭ principe kompleta organa funkcio. Ĝin povas akompani anestezo, sensenteco. Laŭ la esploroj de Christopher & Dana Reeve Foundation la 2% de la homoj suferas je io paralizo.[1]

En la medicina terminaro, la vortoradiko -plegio (de la greka vorto πληγή, en la moderna greka lingvo prononcata plijí, dum la antikva epoko plēgḗ) estas sufikse uzata en pliprecizigaj nomoj de konkretaj paralizoj: ekzemploj estus la vortoj

  • hemiplegio (paralizo trafanta, parte aŭ tute, nur unu duonon de la korpo, ĝenerale pro cerba lezo en la aliflanka hemisfero),
  • paraplegio (paralizo de la malsupraj membroj) aŭ
  • oftalmoplegio (paralizo de la oftalma nervo, latine nervus ophthalmicus).
  1. Paralysis Facts & Figures - Spinal Cord Injury - Paralysis Research Center. Christopherreeve.org. Arkivita el la originalo je 2016-03-24. Alirita 2013-02-19.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy