Parapsikologio laŭ la Parapsychological Association de Usono, estus “... la scienca fako kiu studas la sentajn kaj movajn interagojn, kiuj, ŝajne, ne estas mediaciataj de iu konata fizika meĥanismo aŭ aganto”. Parapsikologio estas tamen ĝenerale konsiderata en sciencaj rondoj kiel pseŭdoscienco pro sia malkapablo pruvi la ekziston de sia esplorobjekto, Psi, sed ankaŭ pro sia ignorado de la principoj de multaj aliaj sciencaj fakoj, kiel fundamenta fiziko aŭ biologio. Esplorado en parapsikologio estas kritikata, eĉ senmitigita, fare de sciencistoj el la scienca skeptika skolo.
Ĝi okupiĝas pri formoj de percepto kiuj hipoteze okazas sen partopreno de percept-organoj de homo. Parapsikologio okupiĝas pri esploroj de telepatio, telekinezo kaj ekstersenta perceptado. La parapsikologiaj fenomenoj estis objektoj de longa esplorado pri la metapsikio en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento.