Parnasa Gvidlibro | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1932 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 176 | |
Parnasa Gvidlibro [1] aŭ Kiel fariĝi Poeto estas 176-paĝa libro de Kalman Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. Ĝi aperis en 1932 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto. La dua eldono estas prizorgita de Pola Esperanto-Asocio kunlabore kun Heroldo de Esperanto kaj datiĝas de 1968.