Parsioj

Parsioj
etno
Persoj
Suma populacio
110 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
guĝarata lingvoangla lingvo
Religio
Zaratuŝtrismo
vdr
Parsioj en Mumbajo, Hindio, 1873

La Parsia komunumo estas religia kaj etna minoritato de Barato. La Parsioj devenas de Iranaj sekvantoj de Zaratuŝtrismo kiuj eskapis al Hinda subkontinento antaŭ pli ol mil jaroj por fuĝi de religiaj persekutoj post la islama invado.

La Parsioj ne estas tre granda komunumo, kaj oni kredas ke estas ne pli ol 100.000 Parsioj en la tuta mondo, kaj ne pli ol 70,000 en Barato. Preskaŭ ĉiuj Parsioj de Barato vivas en Mumbajo. Kvankvam ili reprezentas malpli ol 0,01% de la barata loĝantaro, ili estas sufiĉe konataj ĉar la komunumo estas sufiĉe riĉa kaj influa, kaj multaj Parsioj farigixis gravaj en politiko aŭ en aliaj kampoj.

Tradicie la Parsioj parolas la Guĝaratan lingvon, sed nuntempe multaj el ili ankaŭ parolas la anglan denaske.

Unu el la plej konataj Parsioj en la mondo verŝajne estis Freddie Mercury, la kantisto de la brita rok-bando Queen.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy