Paruedoj

Paruedoj
Fotokunmetado de paruoj
Granda Paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo:     Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Aŭtoritato: Vigors, 1825
Mapo de monda dispribuado
Granda paruo

Paruedoj estas familio de paseroformaj birdetoj, kiujn oni dividas en du subfamiliojn: Remizinae, kies nesto pendas sur la arbobranĉoj kaj Paridae, kies nesto troviĝas en trunkokavoj.

Tre konataj specioj estas:

Ĉie, kie ili vivas, oni vidas ofte paruojn en ĝardenoj, kie ili venas ĝis fenestrorandoj por serĉi manĝaĵon.

Paruoj manĝas ĉefe insektojn, tamen dum vintro la semoj, ju pli oleaj des pli ŝatataj, iĝas grava parto en nutraĵo; tiam estas facile venigi paruojn apud domo per nutrejo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy