Pasiono (kristanismo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pasiono.
Jesuo portanta sian krucon, pasiono, Germanio
La Krucumo de Jesuo de Simon Vouet.
Krucumita Jesuo

Pasiono estas, en kristana teologio, termino uzata por la eventoj kaj suferoj – fizikaj, spiritaj, kaj mensaj – de Jesuo dum la horoj antaŭ kaj dum lia juĝado kaj ekzekutado surkruce. La Krucumo de Jesuo estas centra evento por la kristana kredaro.

La rakonto de la Pasiono estas en la Biblio, en la Evangelio laŭ Mateo, ĉapitroj 26 al 27, laŭ Marko ĉirkaŭ 14-15, laŭ Luko ĉirkaŭ 22-23, kaj Johano ĉirkaŭ 13-19.

Tiuj partoj de la kvar evangelioj, kiuj priskribas tiujn eventojn, estas konataj kiel "Pasionaj rakontoj". La ne-kanona Evangelio laŭ Petro estas ankaŭ Pasiona rakonto. En la Liturgia jaro, la Pasiono estas rememorata en Sankta semajno, komence ĉe Palmofesto kaj fine ĉe Sankta Sabato.

Kristanoj meditas la Pasionon ĉefe en la Vojo de la Kruco, la malĝojaj misteroj de la rozario, kaj dum Paska Semajno antaŭ Pasko. Tre observemaj kristanoj fastas ĉiuvendrede, en memoro de la Pasiono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy