Pasporto al la tuta mondo

Pasporto al la tuta mondo estas Esperanto-kursa filmo en 2002 por la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, konceptita de Edwin Grobe kaj verkita de Paul Gubbins. Ĝi konsistas el dekkvin lecionoj de po tridek minutoj. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto, kaj estas dividita en tri partojn: enkonduko, sekvata skeĉo kiu formas originalan rakonton, muzikon kaj analizo de la historio kaj la novaj terminoj diskutitaj en la leciona fazo.

La videaro sekvas familion de esperantistoj, la Bonvoloj, kaj iliajn gastojn kiuj uzas la Pasportan Servon. La familio Bonvolo havas informejon por helpi aliajn esperantistojn kaj unu tagon renkontas Ruselon, kiu estas ŝafisto. Ruselo, post vojaĝo lacas kaj la familio konsentas gastigi lin. Malantaŭ renkontoj, amikino kaj loka vendejo-posedantino, Flora Bundo, revenas al la Bonvola domo kun grandaj monaj zorgoj. La patro de la familio, Georgo, donas monon al Flora sen la permeso de la edzino Filisa. Tiu ĉi trovas, ke ŝia mon-bokalo estas malplena kaj kontaktas malruzan detektivon. La detektivo kredas, ke Ruselo estis la ŝtelisto kaj provas aresti lin. Konfliktoj sekvas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy