Patotenilo (geografio)

Patotenilo estas speciala termino de la geografio de Usono, kiu signifas mallarĝan strion de la tereno de iu provinco, elstarantan el tiu kaj triflanke ĉirkaŭata de aliaj provincoj, alia lando aŭ akvo. Usonlingve tia tereno nomiĝas panhandle ([PEN-hendl], = pato-tenilo). La kialo estas, ke ĝi aspekte similas al tenilo, almetita al pli granda objekto. Oni ne konfuzu tiun esprimon kun homonima angla verbo, kiu signifas "almozi".

Ekster Usono oni uzas simile la terminon eliraĵo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy