Pavoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pavo[1] (Pavo de Linnaeus, 1758) estas genro de birdo apartenanta al la familio de fazanoj.
La virpavo havas okulfrapajn kolorojn, la pavino havas brunan koloron per kiu ĝi facile kaŝiĝas.
Pavo estas la nacia birdo de Barato.
En greka mitologio ĝi estas la favorita besto de la diino Hera.
La pavo estas genro kiu, konsistas el du specioj de spektakle rimarkinda plumaro, nome birdoj de la familio de Fazanoj, nome la plej grandaj de la Fazanedoj. Ties tre longaj kaj prilaboritaj vostoplumoj estas dekorataj per metalecaj ocelli; komune nomataj "vostoj", kvankam ili estas fakte la supraj vostokovriloj, dum la pava vosto estas multe pli mallonga kaj rekta kaj helpas subteni la voston dum la ceremonia memmontrado.
En kaptiteco la du specioj de Pavo povas hibridiĝi libere.