Pedro Nunes (geografo)

Pedro Nunes
Persona informo
Naskonomo Pedro Nunes
Naskiĝo 1-an de januaro 1502 (1502-01-01)
en Alcácer do Sal,  Reĝlando Portugalio
Morto 11-an de aŭgusto 1578 (1578-08-11) (76-jaraĝa)
en Koimbro,  Reĝlando Portugalio
Tombo Igreja matriz da Assunção (en) Traduki 40° 13′ 19″ Nordo 8° 35′ 15″ Okcidento / 40.2219681 °N, 8.5875611 °U / 40.2219681; -8.5875611 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lisbono - medicino (1529–1532)
Universitato de Salamanko (1517–1523) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Pedro Nunes (geografo)
Okupo
Okupo matematikisto
kuracisto
filozofo
cosmographer (en) Traduki
geografo
astronomo
kartografo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Of the Art of Navigation
Treatise on the Twilight
Treatise of Algebra
vdr
Pedro Nunes (geografo)

Pedro Nunes (latine Petrus Nonius), naskita en 1502 en Alcácer do Sal (Portugalio), mortinta en 1578 en Coimbra, estis portugala matematikisto, geografo kaj astronomo. Li multe okupiĝis pri la apliko de astronomio por mar-navigado kaj kiel unua uzis la projekcion de Merkator por siaj mapoj, kiuj estis esencaj por la portugalaj esploraj kaj konkeraj ekspedicioj. Li inventis ankaŭ diversajn mezurmetodojn. Portugaloj emas atribui al li la inventadon de la verniero, kiun tamen pretendas ankaŭ la franco Pierre Vernier. Probablas, ke ambaŭ faris plibonigojn al tiu tekniko.

En 1537 li tradukis portugalen la "Traktaton pri la Sfero" de Sacrobosco, la unuajn ĉapitrojn de la "Novaj Teorioj pri la Planedoj" de Purbáquio kaj la unuan libron de Ptolemeo pri geografio. En 1544 li ricevis la matematikan katedron de la universitato de Coimbra, tiutempe la plej alta distingo por matematikisto.

Kiel multaj portugalaj judaj familioj de tiu tempo la familio de Nunes devis konvertiĝi al kristanismo. Liaj gepatroj estis judoj; Pedro Nunes do estis tio, kion oni nomis "nov-kristano". Liaj nepoj Matias Pereira kaj Pedro Nunes Pereira estis kaptitaj, torturitaj kaj kondamnitaj de la inkvizicio. La unua estis malliberigita inter la 31-a de majo 1623 kaj la 4-a de junio 1631, la alia inter la 6-a de junio 1623 kaj 1632 en Lisbono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in