Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pekino (apartigilo) |
Pekino | |
ĉine 北京, pinjine Běijīng | |
Ĉefurbo | |
Oficiala nomo: 北京 | |
Lando | Ĉina Popola Respubliko |
---|---|
Historiaj regionoj | 4
|
Metroo | Metroo de Pekino |
Konataj lokoj | 5
|
Situo | Pekino |
- alteco | 43,5 m s. m. |
- koordinatoj | 39° 54′ 20″ N 116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O (mapo) |
Areo | 16 808 km² (1 680 800 ha) |
Loĝantaro | 17 550 000 (2009) |
Denseco | 1 044,15 loĝ./km² |
Parkoj | Beihai Parko, Zoologia ĝardeno |
Estiĝo | 3-a jarmilo a.K. |
Urbestro | Yin Yong (ekde 28-a de oktobro 2022) |
Ĉefsekretario | Yin Li (尹力) (ekde la 13an de novembro 2022) |
Horzono | GMT (UTC+8) |
Poŝtkodo | 100000 - 102600 |
Telefona antaŭkodo | +86/10 |
Aŭtokodoj | 京A, C, E, F, H, J, K, L, M, N, P 京B (taksio) 京G, Y (antaŭurbe) |
IHD | 0.891 — tre alta |
ISO 3166-2:CN | CN-BJ |
Floroj de urbo | Ĉina rozo, Krizantemo |
Somera olimpiko | Somera Olimpiko 2008 |
Situo enkadre de Azio
| |
Situo enkadre de Ĉinio
| |
Urba mapo
| |
Vikimedia Komunejo: Beijing | |
Retpaĝo: www.beijing.gov.cn | |
Pekino[1][2] (malofte Bejĝingo[3][4] aŭ laŭ la pinjina metodo de EPĈ - Bejĝjingo; ĉine 北京, pinjine: Běijīng, /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio.[5] Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj.[6]
Laŭ la stato de 2010, ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun 19,6 milionoj da loĝantoj sur areo de 16,4 miloj da kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 195 loĝantoj/km² [7]. Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro post Ŝanhajo.
Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.
La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis de urbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj.[8] Ĝi havas sep lokojn kiel Mondajn heredaĵojn de Unesko — nome la Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Somera Palaco, Mingaj tomboj, Zhoukoudian, kaj partoj de la Granda Ĉina Muro kaj de la Granda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj.[9] Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj la hutongoj, nome mallarĝaj stratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.