Pelargonio

Pelargonium zonale

La pelargonio (Pelargonium) estas plantgenro el la familio de geraniacoj. Ĝi similas al la geranio.

La genro entenas 28 ĝis 300 speciojn, kiuj originas ĉefe el Suda Afriko kaj apartenas al la kaba flaŭro. Kelkaj specioj kreskas en Namibio, Tanzanio, Eritreo aŭ sur la insuloj Sankta Heleno kaj Tristan da Cunha. Pelargoniojn oni trovas ankaŭ en Aŭstralio, kio pruvas ke la genro estas tre praa.

La pelargonio havas unusimetrian floron kun 5 petaloj kaj 7 fekundaj stamenoj.

La floroj de geranio estas aktinomorfaj, havante 5 petalojn kaj 10 fekundajn stamenojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy