Golden-Gate-ponto , San-Francisko
La Çanakkale 1915 Ponto en Turkio , la plej longa pendoponto de la mondo
La duetaĝa Ponto George Washington , liganta Novjorkon al Kantono Bergen , Nov-Ĵerzejo , estas la plej okupata pendoponto de la mondo, portanta 102 milionojn da veturiloj ĉiujare.
La Manhatana Ponto , liganta Manhatanon kaj Broklinon en Novjorko , malfermiĝis en 1909 kaj estas konsiderita kiel la antaŭulo de modernaj pendopontoj; ĝia dezajno funkciis kiel la modelo por multaj el la long-interspacaj pendopontoj ĉirkaŭ la mondo.
Pendoponto estas ponto el metalaj aŭ betonaj kolonoj, de kiuj pendas fortegaj kabloj, pasintece ankaŭ ĉenoj, je kiuj fiksiĝis la horizontala parto de la ponto.