Pergamo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 39° 7′ 0″ N, 27° 11′ 0″ O (mapo)39.11666727.183333Koordinatoj: 39° 7′ 0″ N, 27° 11′ 0″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 3,15 km² (315 ha) [+] | ||||
Areo | 3,15 km² (315 ha) [+] | ||||
Estiĝo | 8-a jarcento a.K.E. | ||||
Pergamo | |||||
Vikimedia Komunejo: Pergamon [+] | |||||
Pergamo[1] (antikve-greke τό Πέργαμον, to Pergamon "la Pergamo", latine Pergamum), la nuna Bergama en Turkio, dum la antikva epoko estis urbo en Malgrandazio (la nuna Turkio), kiu post disfalo de la regno de Aleksandro la Granda evoluis al riĉa kaj potenca urbo. La nomo eble devenas de antaŭ-Greka vorto kiu signifas fortikaĵon aŭ ion tian. Ankaŭ la citadelo de Trojo siatempe nomiĝis Bergama. Ĝi situas je 30 km de la marbordo de la Egea Maro kaj antaŭ la insulo Lesbo, en la regiono nomata Eolio.