Petro Stojan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1884 en Izmajil, ![]() |
Morto | 3-an de majo 1961 (76-jaraĝa) en Nico |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | vortaristo esperantisto lingvisto esperantologo ![]() |
Petro STOJAN (ankaŭ Petr Eustache Stojan[1], naskiĝis la 22-an de junio 1884 en Izmajil, Besarabio – mortis la 3-an de majo 1961 en Nico, Francio) estis rusa esperantisto, bibliografo kaj leksikografo, membro de la Lingva Komitato de 1914.
Stojan studis en Riŝeljea Liceo en Odeso (la posta universitato de Odeso), poste fizik-matematikon en Odeso kaj Peterburgo, fine de 1906 ĝis 1907 en Parizo. De 1919 ĝis 1922 li estis instruisto – «profesoro de liceo» – en Serbio. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Ĝenevo pri sia plej grava verko, la Bibliografio de Internacia Lingvo de 1929. Inter 1926 kaj 1930 li respondecis pri la Biblioteko Hector Hodler de UEA.
La finon de sia vivo li pasigis en suda Francio. La 3-an de majo 1961 li sin mortigis 77-jaraĝa en Nico per submergo (sindronigo) .