Petro la 5-a de Portugalio, kromnome la Espera, (Lisbono, 16-an de septembro 1837 - 11-an de novembro 1861), estis reĝo de Portugalio inter 1853 kaj 1861.
Li estis la plej aĝa filo de la reĝino Maria la 2-a kaj de la progeedza reĝo Fernando la 2-a. Don Pedro la 5-a estis laborema reĝo kiu, gvidata de sia patro, realigis radikalan modernigon en la portugala ŝtato kaj en ties infrastrukturoj. Dum lia reĝado, oni konstruis ŝoseojn, telegrafojn kaj fervojojn; oni realigis ankaŭ plibonigojn en la publika sansistemo.
Tiuj plibonigoj tamen ne utilis por savi la vivon de la juna reĝo kiu mortis pro ĥolero en 1861. Li estis edzigita al la princino Stefania de Hohenzollern-Sigmaringen (1837-1859) sed ili ne havis idojn, kaj pro tio la trono pasis al lia frato Ludoviko.