Pierre Bouguer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1698 en Le Croisic |
Morto | 15-an de aŭgusto 1758 (60-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
Familio | |
Patro | Jean Bouguer (en) |
Okupo | |
Okupo | hidrografo fizikisto matematikisto esploristo astronomo |
Pierre BOUGUER [buˈge:] (naskiĝis la 16-an de februaro 1698, Croisic, mortis la 15-an de aŭgusto 1758, Parizo) estis franca matematikisto, geofizikisto, geodeziisto, kaj astronomo. Li estis ankaŭ konata kiel "la patro de la ŝiparkitekturo". Li estis profesoro de hidrografio kaj estis aŭtoro de traktaĵo pri navigado.
En 1727, Leonhard Euler unuafoje eniris en la konkurenco organizita de la Akademio de Sciencoj de Francio; la problemo tiun jaron estis trovi la plej bonan manieron lokigi la mastojn sur ŝipo. Pierre Bouguer venkis kaj Euler atingis duan rangon. Euler poste venkos tiun ĉiujaran premion dek du fojojn.[1]