Piet Mondriaan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pieter Cornelis Mondriaan |
Naskiĝo | 7-an de marto 1872 en Amersforto, Nederlando |
Morto | 1-an de februaro 1944 (71-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Cypress Hills Cemetery (en) |
Lingvoj | franca • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Reĝa Akademio de Arto |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Pieters Cornelis Mondriaan (en) |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo per akvaforto vidartisto ilustristo desegnisto konstrua desegnisto furniture designer (en) |
Verkoj | Victory Boogie Woogie Kompozicio en linio Kompozicio XIV Broadway Boogie Woogie |
Piet MONDRIAAN (naskiĝis la 7-an de marto 1872 en Amersforto, mortis la 1-an de februaro 1944 en New York) estis nederlanda pentristo laboranta plejparte en eksterlando. Piet Mondriaan ĝenerale rigardatas pioniro de la abstrakta arto. Lia verkaro monde famas kaj inspiras multajn arkitektojn kaj praktikantojn de aplikata arto. Li mem nomis sian pentrostilon "neoplastikismo".
Siaj verkojn Mondriaan subskribis per "Mondrian". Lia naskonomo estis Pieter Cornelis MONDRIAAN, sed ĉirkaŭ 1911 li ŝanĝis la antaŭnomon je "Piet".