Pikarda franca dialekto | |
Areo kie estas parolata la pikarda | |
lingvo • moderna lingvo • superdialekto | |
---|---|
Lingvoj de oïl | |
Parolantoj | 700 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | sen valoro |
ISO 639-3 | pcd |
Glottolog | pica1241 |
Angla nomo | Picard |
Franca nomo | picard |
La Pikarda dialekto de la franca lingvo (kelkfoje nun nomata "chtimi") estis parolata (kaj nun iomete plu restas kiel nuraj spuroj) en la regiono Pikardio, la departementoj Nord, Pas-de-Calais, Somme, parto de Oise kaj Aisne kaj eĉ parteto de Seine-Maritime kaj ankaŭ malgranda parto de Belgio ĉirkaŭ Tournai.
Dum la mezepoko, la pikarda posedis, kiel aliaj francaj dialektoj, literaturon uzitan ĉefe de Adam de la Halle kaj Conon de Béthune .
Dum la 19-a jarcento kelkaj aŭtoroj provis revivigi la dialekton, kiu estis nura popola idiomo, kiel beletran lingvon, pere de kanzonoj, poemoj, rakontoj, teatraĵetoj. Tiu ĉi emo ne tute malaperis en la 20-a jarcento, sed iĝas malpli kaj malpli, ĝenerale reduktita al komikaĵoj, dum la efektiva ĉiutaga uzo de la dialekto malaperadas. Homoj parolantaj centprocente ĝin estas nun ege raraj, pli ofte oni aŭdas homojn en kies normfranca lingvaĵo intermiksiĝas spuroj de la pikarda.