Plzeň | |||
germane Pilsen | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Plzeň | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Plzeň-urbo | ||
Administra municipo | Plzeň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Plasa montetaro, Ŝvihova montetaro | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Konataj lokoj | 4
| ||
Muzeoj | Okcidentbohemia muzeo, Bierfareja muzeo | ||
Riveroj | 5
| ||
Situo | Plzeň | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 53″ N 13° 22′ 27″ O / 49.74806 °N, 13.37417 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 452 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 293 m s. m. | ||
Areo | 137,65 km² (13 765 ha) | ||
Loĝantaro | 185 599 (2024) | ||
Denseco | 1 348,34 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 976 Starý Plzenec | ||
- fondo | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 301 00 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0323 | ||
NUTS 5 | CZ0323 554791 | ||
Katastraj teritorioj | 23 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Lokaj partoj | 31 | ||
Bazaj setlejunuoj | 104 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Plzeň | |||
Retpaĝo: www.plzen.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Plzeň aŭskultu (germana: Pilsen, esperanto: Pilzeno - vidu Rimarkojn) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun 185 599 loĝantoj (2024) estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Losiná, Chrást, Zruč-Senec, Nová Ves, Dobřany, Starý Plzenec, Letkov, Kyšice, Dýšina, Útušice, Štěnovice, Druztová, Město Touškov, Líně, Čeminy, Chotíkov, Vochov, Vejprnice kaj Třemošná.