Pitonedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pitonedoj
Biologia klasado
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pitonedoj (Pythonidae) estas familio de serpentoj. Inter la serpentoj ili estas plej parencoj al la boaoj, kaj iuj taksonomoj konsideras ilin subfamilio de la boaoj - laŭ ĉi tiu klasado ili nomiĝas pitonenoj (Pythoninae). Pitonedoj distingiĝas de boaoj en tio ke ili havas dentojn sur la antaŭmakzelo, malgranda osto fronte kaj centre de la supra makzelo. La plej multaj boaoj naskas vive, dum pitonedoj demetas ovojn. Oni ofte nomas ĉiujn pitonedojn pitonoj, kvankam striktasence la pitonoj estas nur tiuj pitonedoj de la genro "Pyton".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy