Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko | |
---|---|
libro pri gramatiko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Bertilo Wennergren |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 2006, 2013, 2016, 2020 |
Eldoninto | E@I kunlabore kun La Ranetoj |
Trajtoj | |
Paĝoj | 748 |
ISBN | 978-0-939785-07-0 |
OCLC | 311169563 |
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas libro, kiu klarigas la Esperanto-gramatikon en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren[1]. La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel "pomego". Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de tiu lingvo[2]. Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Wennergren, sed helpis en la verkado multaj aliaj personoj.
Por plifaciligi la komprenon[3], ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn terminojn[4]. Ekzemploj de la uzataj terminoj estas O-vorto anstataŭ “substantivo” kaj “rolvorteto” anstataŭ “prepozicio”. Tiuj novspecaj gramatikaj terminoj aldone pli taŭgas por priskribi Esperanton ol la tradiciaj terminoj. Ekzemple, laŭ la tradiciaj terminaro, la vortoj “tiu”, “ambaŭ” kaj “ties” estus adjektivoj, sed ili kondutas tre malsame al la adjektivoj finiĝantaj per “a”; la termino A-vorto kungrupigas vortojn, kiuj kondutas simile[5].
La libro difinas sin kiel konserveman verkon, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.[6]
PMEG estas ĉefe praktika lernilo, do ĝi ne celas esti teoria verko por lingvistoj, male de la Plena Analiza Gramatiko, kiun oni taksis la plej granda esplora projekto pri Esperanta gramatiko ĝis la eldono de PMEG[7].