Ploido

Ploido (ploideco) montras nombron de homologaj kromosomoj de unu ĉelo. Se la ĉelo havas unu kromosomo-aron, tiam temas pri unuploida (haploida), se du homologa kromosoma aro, tiukaze pri duploida (diploida) ĉelo. En la homo, plimulto de la ĉeloj estas duploidaj (ĉar oni heredis de ambaŭ gepatroj unu-unu kromosoman aron), sed la seksaj ĉeloj, la spermatocito kaj la ovocito (oocita) estas unuploidaj. Kelkaj specioj de plantoj, artikuloj, amfibioj kaj reptilioj estas kvarploidoj (tetraploidoj), do oni enhavas en la seksaj ĉeloj duoblan, en la korpaj ĉeloj kvaroblan kromosoman aron.

Eŭploido estas la individuo, kies kromosoma nombro estas entjera pluroblo de la unuploido. Ekzemple, la eŭploida kromosoma nombro de la homa ĉelo estas 46 (2x23), aŭ eĉ 69 (3x23).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy