Pluramemo (angle polyamory, neologismo kiu kunfandas la grekan vorton πολύ poly, "multaj, pluraj", kaj la latinan vorton amor, "amo") estas la prefero aŭ preteco por havi samtempe plurajn signofoplenajn rilatojnamajn, koramikajn aŭ romantikajn en absoluta malfermeco kaj reciproka respekto de ĉiuj partneroj. Alivorte pluramemuloj konservas (aŭ deziras konservi) honestajn, ĝenerale neposedemajn rilatojn kun pluraj amantoj. Tiaj rilatoj estas pluramaj.
Pluramaj rilatoj povas inkluzivi:
malfermitajn rilatojn, t.e. rilatoj romantikaj ne ekskluzivaj.
plurfidelecon, kio signifas plurajn rilatojn romantikajn en kiuj kontakto seksa okazas nur en tiuj rilatoj.
hierarĥiojn, kiuj subtenas distingon inter "unuaranga(j)" rilato(j) kaj "duaranga(j)" rilato(j).
grupajn rilatojn aŭ geedzecojn, en kiuj ĉiuj homoj koncernaj konsideras sin esti egale interrilatantaj kun ĉiuj aliaj.
rilatajn retojn.
La plejparto de pluramemuloj opinias, ke honesto estas fundamenta parto de amo. La devizon "ne demandi, ne diri" ili ofte malestimas kaj multaj pluramemuloj emfazas la gravecon de komunikado en bonaj rilatoj. Oni eĉ povas malĵaluzi kaj ĝoji, ke amato havas similan rilaton kun alia(j) homo(j).
Kontraste al poligamio, pluramemo ne necese postulas geedzecon, kvankam iuj pluramuloj ja geedziĝas. Pluramemo ankaŭ ne koncernas nur seksumadon, kaj rilatoj pluramaj ĝenerale havas konekton emocian. La plejparto de unuamuloj difinas fidelon kiel limigon de oniaj engaĝiĝoj seksaj al nur unu homo; la plejparto de pluramemuloj difinas fidelon kiel nemensogadon kaj respektadon de siaj promesoj.
La modelo de pluramemo pridubas la ekskluzivecon de duecaj rilatoj (monogamio) kaj asertas ke homo povas havi amrilatojn kun pluraj homoj samtempe.