Pluramemo

Simbolo de la pluramemo
La senfina amo kiel simbolo de la pluramemo

Pluramemo (angle polyamory, neologismo kiu kunfandas la grekan vorton πολύ poly, "multaj, pluraj", kaj la latinan vorton amor, "amo") estas la prefero aŭ preteco por havi samtempe plurajn signofoplenajn rilatojn amajn, koramikajnromantikajn en absoluta malfermeco kaj reciproka respekto de ĉiuj partneroj. Alivorte pluramemuloj konservas (aŭ deziras konservi) honestajn, ĝenerale neposedemajn rilatojn kun pluraj amantoj. Tiaj rilatoj estas pluramaj.

Pluramaj rilatoj povas inkluzivi:

  • malfermitajn rilatojn, t.e. rilatoj romantikaj ne ekskluzivaj.
  • plurfidelecon, kio signifas plurajn rilatojn romantikajn en kiuj kontakto seksa okazas nur en tiuj rilatoj.
  • hierarĥiojn, kiuj subtenas distingon inter "unuaranga(j)" rilato(j) kaj "duaranga(j)" rilato(j).
  • grupajn rilatojn aŭ geedzecojn, en kiuj ĉiuj homoj koncernaj konsideras sin esti egale interrilatantaj kun ĉiuj aliaj.
  • rilatajn retojn.
La flago de la pluramema movado. Flagopriskribo de la 'Polyamory Pride Flag (arkivita de la originalo la 10-an de novembro 2014) laŭ Jim Evans: La multfiera flago konsistas el tri egalaj horizontalaj koloroj kun simbolo en la centro de la flago. La koloroj de la strioj, de supre suben, estas la jenaj: blua, reprezentante la malfermon kaj honestecon inter ĉiuj partneroj kun kiuj ni faras niajn pluroblajn rilatojn; ruĝa, reprezentante amon kaj pasion; kaj nigra, reprezentante solidarecon kun tiuj kiuj, kvankam ili estas malfermitaj kaj honestaj kun ĉiuj partoprenantoj pri iliaj rilatoj, devas kaŝi tiujn rilatojn for de la ekstera mondo pro sociaj premoj. La simbolo en la centro de la flago estas ora greka litero 'pi', kiel la unua litero de 'plurameco'. La ora koloro de la letero reprezentas la valoron, kiun ni metas sur la emocian korinklinon al aliaj, sendepende ĉu la rilato estas amika aŭ romantika, kontraste al nur fizikaj rilatoj.

La plejparto de pluramemuloj opinias, ke honesto estas fundamenta parto de amo. La devizon "ne demandi, ne diri" ili ofte malestimas kaj multaj pluramemuloj emfazas la gravecon de komunikado en bonaj rilatoj. Oni eĉ povas malĵaluzi kaj ĝoji, ke amato havas similan rilaton kun alia(j) homo(j).

Kontraste al poligamio, pluramemo ne necese postulas geedzecon, kvankam iuj pluramuloj ja geedziĝas. Pluramemo ankaŭ ne koncernas nur seksumadon, kaj rilatoj pluramaj ĝenerale havas konekton emocian. La plejparto de unuamuloj difinas fidelon kiel limigon de oniaj engaĝiĝoj seksaj al nur unu homo; la plejparto de pluramemuloj difinas fidelon kiel nemensogadon kaj respektadon de siaj promesoj.

La modelo de pluramemo pridubas la ekskluzivecon de duecaj rilatoj (monogamio) kaj asertas ke homo povas havi amrilatojn kun pluraj homoj samtempe.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy