Περὶ ποιητικῆς | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Aristotelo |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | traktaĵo |
La Poetiko aŭ Pri Poetiko (Περὶ Ποιητικῆς) estas verko de Aristotelo verkita en la 4-a jarcento a.n.e., inter la fondo de lia lernejo en Ateno, en la jaro 335 a.n.e., kaj lia definitiva foriro de la urbo, en la 323 a.n.e. Ĝia ĉefa temo estas la stetika meditado tra la karakterizado kaj priskribo de la tragedio. Aristotelo proponis sin paroli «pri la poezia arto en si mem kaj pri ĝiaj formoj, de la potenceblo kiun havas ĉiu el ili, kaj kiel oni devas komponi la intrigojn por ke la poezia komponaĵo estu bela».[1]
Ŝajne, la verko estis komponita origine per du partoj:[2] unu unua libro pri tragedio kaj epopeo, kaj ebla dua libro pri komedio kaj jambo, kiu ŝajne perdiĝis, eble dum la Mezepoko, kaj pri kiu oni scias nenion.
Esence, la Poetiko konsistas je laboro difini kaj karakterizi tragedion kaj aliajn imitartojn. Kun tiuj konsideroj aperas aliaj, malpli disvolvigitaj, pri historio kaj komparo kun poezio (nome artoj ĝenerale), prilingvaj konsideroj kaj aliaj pri "mimezo".
La Poetiko estas unu de la aristotelaj verkoj tradicie konataj kiel esoteraj aŭ akromataj. Tio signifas, ke ĝi ne estus estante publikigita, sed kiu konstituis nur aron de kajeroj de notoj dediĉitaj al instruado kiuj utilis kiel gvidilo aŭ indikiloj por la instruiato. Ili estis celitaj al aŭdoj kaj ne al legado.
La plej antikva de la kodeksoj kiuj enhavas la tekston de la Poetiko (jam sen la parto pri Komedio) estas la Codex Parisinus 1141, verkita fine de la 10-a jarcento aŭ komence de la 11-a jarcento.