En elektromagnetismo, la polariza denseco (aŭ elektra polarizo aŭ simple polarizo) estas la vektora kampo kiu esprimas la densecon de konstantaj aŭ igitaj elektraj dupolusaj momantoj en izola materialo (dielektriko). La polariza vektoro P estas difinita kiel la dupolusa momanto por unuobla volumeno. La SI-a mezurunuo de ĝi estas kulombo por kvadrata metro.
La efektivigo de tia vektoro nomiĝas la polarigo aŭ polusigo[1] de la dielektrika medio.