pentraĵo konsistanta el pluraj tabuloj ĉarnire ligitaj, kunfaldeblaj; se estas du aŭ tri tabuloj, oni uzas la esprimojn diptiko resp. triptiko.
registro de bienoj aŭ de urboj, uzata en Mezepoko kaj en malfrua Romio.
La vorto devenas el la helena lingvo (πολυ- = mult-, πτυχή = faldo) kaj aludas al la formo de la objekto.
Laŭ Francisko Azorínpoliptiko same estas Retablo, bildo havanta plurajn panelojn. Kiam la paneloj estas 2, 3, 5... nomiĝas diptiko, triptiko, pentaptiko...[1] Li indikas etimologion el la greka polis + ptikos (plura faldo) kaj de tie la latina polyptichus.[2]