Politika krizo en Ukrainio (2013-2014)

La regionoj en kiuj estis renkontiĝoj kaj por-rusiaj protestoj
Ĥarkovo, la situo en Ukrainio

La politika krizo en Ukrainio komenciĝis en la fino de 2013 kiel vasta protesta movado kontraŭ la tiama ŝtata reĝimo en Ukrainio gvidata de ĝia prezidento Viktor Janukoviĉ. En januaro de 2014 ĝi transformiĝis al armita surstrata konflikto en multaj urboj de Ukrainio. Tamen la plej akraj okazintaĵoj okazis sur la placo Majdano de Kievo nomata Eŭromajdano kaj apudaj ĉirkaŭaĵoj. Tie okazis ĉirkaŭ 100 mortintoj kaj pli ol 1500 vunditoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy