Entombigo de tri pereintoj de la ribelo en 1861 en Varsovio de Aleksander Lesser. La pentraĵo prezentas la tutan strukturon de la diversigita pola socio- Nobeluloj, kamparanoj, Judoj, inteligenciuloj, katolika episkopo, juda rabeno, armena episkopo, ortodoksoj, protestantoj
Poloj, la okcidentaj Slavoj vivantaj en la centro kaj la oriento de Eŭropo. Laŭ la alia difino ĝi estas la grupo de homoj el diversaj etnoj kunigitaj per la pola nacia konscio kreita dum multaj jaroj de la pola historio. Ekzemple multaj Judoj vivantaj en Pollando parolis pri si kiel "Poloj de la hebrea religio" (ekzemple Bruno Schulz) kaj Litovoj nomiĝis multfoje Poloj kiel apartenantaj al la Respubliko (ekzemple Adam Mickiewicz). Ĝenerala nombro de Poloj en la mondo estas 50-60 milionoj. En Pollando vivas 36 983 720 (en 2002a jaro). Poloj vivas ankaŭ en Usono, Brazilio, Britujo, Francio, Kanado, Arĝentino, Belorusio, Germanio, Litovio, Ukraino, Rusio, Irlando, Ĉeĥio kaj aliaj landoj.