Pompejo | |
itale Pompei, latine Pompeii | |
arkeologia loko • antikva urbo | |
Forumo en Pompejo
| |
Lando | Italio |
---|---|
Regiono | Kampanio |
Provinco | Provinco de Napolo |
Historia regiono | Romia Imperio |
Rivero | Sarno |
Situo | Pompejo |
- koordinatoj | 40° 45′ 02″ N 14° 29′ 23″ O / 40.75056 °N, 14.48972 °O (mapo) |
Estiĝo | -7-a jarcento |
- damaĝita | 5-a de februaro 62 tertremo |
- sepultita | 24-a de oktobro 79 erupcio de Vezuvio |
Horzono | MET (UTC+1) nuntempo |
- somera tempo | MET (UTC+2) nuntempo |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Pompejo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1997 (#21) |
Numero | 829 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | iii, iv, v |
Situo de Pompejo enkadre de Italio
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Pompeii | |
Retpaĝo: www | |
Pompejo[1] (latine Pompeji, itale Pompei) estis unu el la tri urboj de Antikva Romio en la Golfo de Napolo en la imperiestra provinco Italia (hodiaŭ regiono Kampanio, Italio), kiujn la 24-an de aŭgusto 79 detruis erupcio de la vulkano Vezuvio. En 1997 Pompejo enskribiĝis en la liston de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Eŭropo.
Kune kun Pompejo detruiĝis ankaŭ urboj Herculaneum kaj Stabio. La vulkancindro, kiu kovris la urbojn, perfekte konservis la konstruaĵojn kaj objektojn kaj tiel ebligis al ni ekkoni la aspekton de mezgranda urbo de Antikva Romio kaj la vivon de ties loĝantoj.
Pompejo, kies historio originas de la 9-a jarcento a.K., do finis sian ekziston en la jaro 79 p.k. kiam pro la erupcio, ĝi estis kovrita per tavolo 6 metrojn alta de cindroj kaj lafoŝtonetoj.
Ĝia remalkovro kaj la arkeologiaj elfosejoj de Pompejo , komencitaj en 1748, ekigis arkeologian lokon, kiu en 1997 fariĝis parto de la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko, kaj kiu estas la dua itala monumento por vizitoj post muzea sistemo de Koloseo, Roma Forumo kaj Palatino.