Porgy and Bess

Porgy and Bess
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro melodramo
vdr
Dosiero:Porgy and Bess1.jpg
Porgy and Bess fare de la New York Harlem Theatre

Porgy and Bess (Porgi kaj Bes) estas opero kun muziko de George Gershwin, libreto de DuBose Heyward, Ira Gershwin kaj Dorothy Heyward. Ĝi estas bazita sur la romano Porgy de DuBose Heyward, kaj la teatraĵo kun la sama nomo, kiun li skribis kun sia edzino Dorothy. Ĉiu tri verkoj traktas afrik-usonanan vivon en fiktiva 'Catfish Row' en Charleston (Suda Karolino), en la fruaj 1930-aj jaroj.

La unua prezentado de Porgy and Bess okazis en Novjorko aŭtune 1935. Gershwin mem pensis pri Porgy and Bess kiel "usona popolopero", aliaj nomas ĝin "la unua usona opero" aŭ "la plej populara muzikalo en la mondo". La plej konataj kantoj estas Summertime kaj I Got Plenty of Nothing.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy