Praktika nombro

Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco
Formoj de faktorado:
Primo
Komponita nombro
Pova nombro
Kvadrato-libera entjero
Aĥila nombro
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj:
Perfekta nombro
Preskaŭ perfekta nombro
Kvazaŭperfekta nombro
Multiplika perfekta nombro
Hiperperfekta nombro
Unuargumenta perfekta nombro
Duonperfekta nombro
Primitiva duonperfekta nombro
Praktika nombro
Nombroj kun multaj divizoroj:
Abunda nombro
Alte abunda nombro
Superabunda nombro
Kolose abunda nombro
Altkomponita nombro
Supera altkomponita nombro
Aliaj:
Manka nombro
Bizara nombro
Amikaj nombroj
Kompleza nombro
Societema nombro
Nura nombro
Sublima nombro
Harmondivizora nombro
Malluksa nombro
Egalcifera nombro
Ekstravaganca nombro
Vidu ankaŭ:
Divizora funkcio
Divizoro
Prima faktoro
Faktorado

En matematiko, praktika nombro estas pozitiva entjero n tia, ke ĉiuj pli malgrandaj pozitivaj entjeroj povas esti prezentitaj kiel sumoj de diversaj divizoroj de n. Ekzemple, 12 estas praktika nombro ĉar ĉiuj nombroj ekde 1 ĝis 11 povas esti esprimitaj kiel sumoj de ĝiaj divizoroj 1, 2, 3, 4, kaj 6 (aŭ mem estas tiuj divizoroj): 5=3+2, 7=6+1, 8=6+2, 9=6+3, 10=6+3+1, kaj 11=6+3+2. Ĉiu para perfekta nombro kaj ĉiu nenegativa entjera potenco de 2 estas praktika nombro.

La unuaj praktikaj nombroj estas 1, 2, 4, 6, 8, 12, 16, 18, 20, 24, 28, 30, 32, 36, 40, 42, 48, 54, ...

Praktikajn nombrojn uzis Fibonacci en sia verko Liber Abaci (1202) lige kun la problemo de prezentado de racionalaj nombroj kiel egiptaj frakcioj. Fibonacci ne difinis praktikajn nombrojn formale, sed li donis tabelon de egiptaj frakciaj elvolvaĵoj por frakcioj kun praktikaj denominatoroj (Sigler 2002). Ŝajnas, ke en la modernan matematikan literaturon praktikajn nombrojn enkondukis Srinivasan (1948).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in