Premio Bambi

Premio Bambi
premio pri televido • kina premio
Nomita laŭ Bambi
Organizanto Hubert Burda Media Holding
Lando Germanio
Fondita en 1948
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Trofea statuo en la celebraĵo de 2013 en Berlino

La premio Bambi de la amaskomunikila konzerno Hubert Burda Media atribuiĝas ĉiujare por aktoroj kaj aliaj profesiuloj de televidaj kaj kinejaj filmoj kaj de iuj pliaj amaskomunikiloj. La trofea statueto havas la formon de cervido. Laŭ la organizantoj la premio honorigu "personojn kun vizioj kaj aparta kreivo, kiuj aparte emocie tuŝis kaj entuziasmigis la germanan publikon en la koncerna jaro".[1] La ĵurio konsistas el la konzerna gvidanto, Hubert Burda kaj el ĉiuj ĉefredaktoroj de la konzerno.

  1. origine germanlingve „Menschen mit Visionen und Kreativität, die das deutsche Publikum in (dem jeweiligen) Jahr besonders berührt und begeistert haben“ en la retejo bambi.de. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 2013-12-09.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy