Prezidanto de Estonio

Alar Karis
Prezidanto de Estonio
Komenco de oficeco oktobro 2021
Antaŭulo Kersti Kaljulaid
Biografiaj datoj
Naskiĝo 1958
Nacieco  Estonio
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr
la prezidanta flago

La Prezidanto de la Respubliko (estone Eesti Vabariigi President) estas la ŝtatestro de la Respubliko Estonio. La nuna prezidanto ekde 2021 estas Alar Karis.

Estonio estas respubliko laŭ la strukturo de parlamentarismo kaj la ĉefo de la estraro estas ĉefministro, tial la prezidanto estas unue simbola figuro kaj ne havas grandan ekzekutivan forton. Tamen li estas ĉefo de defendaj fortoj. La prezidanto devas malmembriĝi el ĉiu ajn politika partio dum sia prezidanta oficperiodo. Kiam li aŭ ŝi transprenas la prezidantan oficon, ĉiuj aliaj postenoj kaj taskoj de la persono finiĝas aŭtomate. Tiuj reguloj teorie certigu ke la prezidanto estas sendependa kaj senpartia en ĉiu ajn ago kaj decido.

La prezidanto estas elektata fare de la nacia parlamento Riigikogu aŭ fare de speciala palamenta elektokomisiono por kvinjara oficperiodo. La elektokomisiono formiĝas en la kazo ke neniu kandidato atingas du-trionan plimulton de ĉiuj parlamentanoj en tri balotaj. La elektokomisiono, kiu konsistas el reprezentantoj de la nacia parlamento kaj de ĉiuj lokaj registaroj) en tiu kazo elektas la prezidanton, elektante inter la du kandidatoj kun plej granda procentaĵoj da voĉoj.

La prezidanto estas reelektebla por dua oficperiodo, sed ne por plia, do rajtas funkcii maksimume 10 jarojn. Elektita la 23-an de septembro 2006 kaj enoficigita la 9-an de oktobro 2006, la prezidanto estis Toomas Hendrik Ilves ĝis la jaro 2016.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy