Pri la mallongeco de la vivo

Ad Paulinum de brevitate vitae
Paĝo 375 el "Pri la Mallongeco de Vivo". Eldono de 1643, publikigita fare de Francesco Baba.
Paĝo 375 el "Pri la Mallongeco de Vivo".
Eldono de 1643, publikigita fare de Francesco Baba.
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Seneko la pli juna
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro dialogo
vdr

Pri la mallongeco de la vivo (latine De Brevitate Vitae) estas verko el la Dialogoj (latine Dialogorum, es) de la romia filozofo kaj ŝtatisto Seneko ja Juna, kiu traktas la ĝustan uzon de la tempo de la vivo.

Verkita ĉirkaŭ la jaro 49, post la reveno de la aŭtoro el ekzilo kaj antaŭ ol ekfunkcii kiel pretoro. Ĝi estas adresita al lia edzino Pompeia Paulina, verŝajne filino de Pompejo Paulinus, kiu estis la bofrato de Seneko kaj al kiu li dediĉis la verkon. Tiu ĉi verko estas eble tiu, kiu plej multe influis la posteularon, precipe la aŭtorojn de la Ora Epoko.

La ĉefa ideo de la verko estas la tezo, ke la homa vivo ne estas mallonga, se ĝi estas vivita ĝuste, t.e. ne gvidata de pasioj kaj vanteco, sed konforme al racio kaj virto. Seneko instruas ke la vivo daŭras longe, se ĝi estas plenigita de enhavo.

Similaj ideoj povas esti trovitaj en la traktaĵo de Seneko Pri libertempo (De Otio) kaj diskuto de ĉi tiuj temoj povas esti trovita ofte en liaj Moralaj Leteroj al Lucilius (Epistulae Morales ad Lucilium; leteroj 49, 101, ktp.).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy