Programmuziko (programo de gr. prógramma, publika, skriba diskonigo) signifas instrumentomuziko, kiu sekvas programon el ekstermuzika sfero kiel filmarto, poezio, pentrarto, skulptarto, naturo, tekniko, historio, filozofio, politiko, sporto kaj similaj, kiu kutime estas antaŭmetita kiel titolo al la komponaĵo. Ĝi malas per tio la absolutan muzikon. La nocio programmuziko rilatas esence instrumenta muziko por orkestro resp. por soloinstrumentoj.
Ne al programmuziko apartenas muziko, kiu portas titolon ne laŭsence de programo, sed nur kiel nomo aŭ por klarigo de muzikaj apartaĵoj. Ekzemplo por tio estas la simfonio no. 5 de Arthur Honegger, kies itala titolo Di tre ree neniel rilatas kun tri regoj aŭ programo. „Re“ ĉikaze signifas nur la mallaŭtajn timbalofrapojn sur la tono „re“ (= D), per kiuj ĉiu el la tri movimentoj finiĝas. Pluaj ekzemploj estas kelkaj simfonioj de Josef Haydn, ekz. la simfonio no. 82, kiu dankas sian titolon L’Ours [la urso] nure al la komenco de la finmovimento, kiu memorigas pri plumpa danco de urso, aŭ la simfonio no. 83, kiu dankas sian titolon La Poule [la kokino] al la kluka dua temo de la unua movimento, kiun ludas la unuaj violonoj kun ripetema akompano de la hobojo. Ambaŭ titoloj ne estas de Haydn; tiujn ili ricevis pro siaj muzikaj apartaĵoj de la publiko. Temas do pri nuraj nomoj, kiuj neniel rilatas kun iaspeca programo.
Fluantan trairon de absoluta al programa muziko formas la t.n. tonpentrado, kiu per muzikaj rimedoj priskribas ekstermuzikajn bruetojn, ekz. en la renesancmuziko kaj kiu povas trovi uzadon kaj en absoluta kaj ankaŭ en programmuziko.
Krom la programmuziko en malvasta senco ankaŭ ekzistas muziko kun poeziaj programoj, kiuj distingiĝas per malfiksa ligo inter programo kaj muziko, ekz. en la 3-a simfonio (Eroica) kaj 6-a simfonio (Pastorale) de Ludwig van Beethoven.
Profitiga kampo por interpretado estas sektretaj programoj, kiuj estus la kaŭzo por kelkaj simfonioj de Gustav Mahler. Dum kiam Mahler donis por siaj unuaj tri simfonioj klarajn programojn, pro ataketo de memdubo kaj skeptiko dum sia verkado je sia 4-a simfonio oktobre 1900 li donis publikan deklaron kontraŭ la programmuziko kaj rifuzis programecajn klarigojn por siaj antaŭaj kaj estontaj simfonioj. Tio ĉi tamen ne malhelpis lin bazigi ankaŭ siajn sekvajn simfoniojn sur sekretajn programojn, kies malĉifrado estas dankema kampo por muziksciencistoj.
Filmmuziko, militmuziko aŭ naciaj himnoj, kantoj, popolkantoj, oratorioj, operoj, mesoj, sakralaj himnoj aŭ la kompleta popmuziko de ĉiuj stiloj apartenas al la utilmuziko. Kvankam ofte troviĝas muzika tekstinterpretado, parte ankaŭ kun metodoj de la tonpentrado, oni kalkulas ilin ne al programmuziko.
Muzikhistorie disputata estas, ĉu la nocio evoluis el la nocio symphonie à programme, ekestinta ĉ. 1800 en Francio, trans musique à programme aŭ ĉu ĝi sendepende de tio formiĝis en 1850 kiel Programmmusik en Germanio kaj poste trafis sur akceptemon en i.a. la italan (musica a programma) kaj la anglan (program[me] music).