Prometeo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Prometeo (apartigilo).

Prometeo
Titanoj
Verko Small Moral Works
Prometeo Ligita
Informoj
Sekso vira
Patro Japeto
Patrino Klimena
Gefratoj EpimeteoMenoitioAtlaso
Edzo/Edzino Pronoia • Celaeno • Axiothea • Klimena
Infanoj Deŭkaliono • Thebe • Chimaereus • Lycus • Aidos • Heleno
vdr

Prometeo (helene Προμηθεύς, antaŭe pensanta) laŭ greka mitologio estis la kreinto de homo. Li portis la fajron al homaro; por puno, Zeŭso lin alforĝis al roko, kie aglo ĉiutage elŝiras lian hepaton kiu ĉiutage renaskiĝas.

Prometeo liverante fajron al la homoj, Heinrich Füger, ĉ. 1817

Laŭ Francisko Azorín Prometeo estis Mita giganto, filo de Japeto, kiu rabis la fajron el la ĉielo por la homo, pro kio li estis punĉenata de la dioj ĉe la pinto de kaŭkasa monto, kie la rabobirdoj mordetis lin la intestojn.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita pramanthius (fajristo), de tie la greka Prometheus, kaj de tie la latina Prometheus.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 173.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy