Protektorato

Protektorato estas parte suverena ŝtata teritorio, kies administrado, eksterlanda reprezentiĝo kaj landa defendo subordigatas al alia ŝtato. Ĝi havas pli grandan aŭtonomecon ol kolonio, sed neniel estas aŭtonoma teritorio. Ĝi parencas al dependa ŝtato.

La nocio deriviĝas de la latina participo protectum = protektata, ofte eŭfemisme uzata.

La nocion revivigis Britio post 1815, por jure apogi, validigi sian de facto okupadon de Korfuo kaj la sep Ioniaj insuloj dum la lastaj tagoj de la Napoleona hegemonio. La insuloj aperis en la Pariza traktato de 1815 kiel la sendependaj 'Unuiĝintaj ŝtatoj de la Ioniaj insuloj' sub brita protektorato. Tiun protektoraton sekvis multaj aliaj.

En 1894 la registaro de ĉefministro William Gladstone oficiale deklaris la protektoratigon de Ugando al Britio, ĉar tie la bataloj inter islamanoj kaj kristanoj allogas pli grandan internacian prizorgon. La brita registaro atente elektis lokajn reĝojn kaj kreis britio-regatan civilan servon.

La lasta brita protektorato estis Salomona insularo, kiu sendependiĝis en 1978.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy