Protva | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 282 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Moskva provinco |
Protva (ruse Протва) estas rivero en Moskva provinco kaj Kaluga provinco de Rusio, maldekstra alfluanto de Okao.
Ĝi komenciĝas en Distrikto Moĵajsk de Moskva provinco apud la vilaĝo Mokroje sufiĉe proksime al komenco de rivero Moskva. Dekomence ĝi fluas orienten, apud Vereja turniĝas al sudo, post Borovsk fluas orienten kaj sud-orienten kaj enfluas en riveron Okao apud Serpuĥov.
En la 14-a jarcento laŭ Protva troviĝis limo inter Moskva kaj Rjazanja princlandoj.