Provincoj de Finnlando

Finnlando estas dividita al 19 modernaj provincoj aŭ regionoj (finne singulare maakunta, plurale maakunnat, svede landskap, plurale landskap).[1] La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas aŭ la deputitoj de ĝiaj komunumoj aŭ, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la loĝantaro. Ĝis la fino de 2009 la lando havis ankaŭ 6 guberniojn (finne lääni, svede län), kiuj estis distriktoj de ŝtata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan aŭtonomion.

Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj tradukas la koncepton maakunta respektive landskap al Esperanto per la vorto "provinco", kaj la historian koncepton lääni respektive län al Esperanto per la vorto "gubernio", nelaste pro la longa rusa regado en Finnlando, kiam la koncepto de lääni en la rusa lingvo nomatis plurale Губерний (gubernij) = gubernioj kaj la koncepto de maakunta ruse nomatis plurale Провинций (provincij) = provincoj. Aliaj eŭropaj lingvoj nun tradukas maakunta respektive landskap per ekvivalento de la vorto "regiono" (ekz. angle regions, france régions, hispane regiones, itale regioni ktp.), kaj tradukas la historiajn unuojn lääni respektive län per ekvivalento de la vorto "provinco". Tio kontrastas al la esperanta lingvouzo kaj povas kaŭzi konfuzon. Sed tiom longe kiom ne ŝanĝatas la Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj, por la esperanta lingvouzo la propraj vortaroj pli gravas ol la lingvouzo en aliaj lingvoj.

  1. nord-samee eanangoddi, anar-samee eennâmkodde kaj skolt-samee mäddkåʹdd

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy