Publika Palaco | |||
---|---|---|---|
Palazzo Pubblico | |||
itala palaco Rathaus | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||
Malfermo | 1310 | ||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Sieno | ||
Adreso | Piazza del Campo, 1 | ||
Situanta sur | piazza del Campo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 19′ 5″ N, 11° 19′ 55″ O (mapo)43.31800711.331942Koordinatoj: 43° 19′ 5″ N, 11° 19′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.comune.siena.it/La-Citta/Cultura/Chiese-e-Monumenti/Palazzo-Pubblico | ||
La Publika Palaco (itale Palazzo Pubblico (ankaŭ Palazzo Comunale = urbodomo) estas palaco en Sieno (Toskanujo) en Italujo, kies konstruo komenciĝis en la jaro 1297 kaj kiu uziĝis kiel sidejo de la respublika registaro, la (podestà) kaj de la Koncilio de l' Naŭ.
La palaco situas centre ĉe la iama foirejo[1], la Piazza del Campo, sur kiu ankaŭ okazas la tradicia ĉiujara ĉevalkonkurso palio. Origine la palaco havis nur tri etaĝojn; pli malfrue okazis pluaj elkonstruoj. Precipe tamen dumpase de la 14-a jarcento aldoniĝis la Torre del Mangia, la turo alta je 102 metroj, kiu stampas la urban silueton de Sieno. La nomo deduktiĝas de la moknomo Mangiaguadagni (salajromanĝeganto) de la unua sonorigisto.