Publikigisto

Publikigisto estas ĵurnalisto, verkistosciencisto, kiu partoprenas per propraj kontribuaĵoj – ekzemple analizoj, komentoj, libroj, traktaĵoj, intervjuoj, paroladoj aŭ alvokoj – la publikan opinioformadon pri aktualaj temoj[1]. Dungita ĵurnalisto estas publikigisto, se li per siaj tezoj, opinioj aŭ postuloj ne nur aperas en sia propra, sed ankaŭ en aliaj amaskomunikiloj.

En Reta Vortaro ekzistas la formo publicisto, komentante, ke ĝi tamen nur maloftege estas uzata[2].

  1. „Deutsches Universalwörterbuch“, Dudenverlag, 2000
  2. Reta Vortaro, kapvorto „publicisto“

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in