Puka-Puka

Puka-Puka
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 14° 49′ S, 138° 49′ U (mapo)-14.82-138.82Koordinatoj: 14° 49′ S, 138° 49′ U (mapo) f1
Situo de Puka-Puka
Situo de Puka-Puka

Map

Longo 6 kmf2
Larĝo 3,3dep1f3
Areo 5 km² f4
Loĝantaro 166 (2012)
33 loĝ./km²
Ĉefa loko Te One Mahina
bildo de insulo
vdr
La nura vilaĝo sur Puka-Puka

Puka-Puka estas eta korala atolo en la nordorienta parto de la Tuamotua Arkipelago, kelkfoje inkludata kiel membro de la Îles du Désappointement (Seniluziigaj insuloj). La atolo estas sufiĉe izolata, La plej proksima insulo estas Fakahina, kiu situas 182 km sudokcidenten.

Puka-Puka havas elipsan formon. Ĝi longas 6 km kaj maksimume larĝas 3,3 km. La laguno estas pleniĝinta per silto kaj fariĝis tre malgranda.

La malaltaj koraloj insuloj estas sekaj kaj tre maldense loĝataj. Laŭ la censo de 2012, la tuta populacio nombras 166. La ĉefvilaĝo estas Te One Mahina, kun proksimume 110 loĝantoj.

Malsame ol la ceteraj Tuamotuoj, la enlanda lingvo, pukapukaa, estas markiza.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy