Pulvo

Ĉi tiu artikolo temas pri tradicia rapidbrula substanco uzata en pafarmiloj. Por partikloj kiuj povas ŝvebi en aero rigardu la paĝon Polvo. Por (utila) solida substanco (intence) dispecigita en subtilajn erojn legu la artikolon Pulvoro.
Diferencaj aspektoj de pulveroj, ĉiu kun propra celo.

Pulvonigra pulvo estas eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro, kiu estas uzata ĉefe kiel pelilo de pafaĵoj lanĉitaj per pafiloj kaj por akustikaj celoj en pirotekniko. La vorto pulvo referencas striktasence tion, kio pli precize nomiĝas ankaŭ nigra pulvo. Ĝi estas komponita de determinitaj proporcioj da karbo, sulfuro kaj kalia nitrato, sed post la apero de la modernaj nitrocelulozaj peliloj, tiu nomo etendiĝis ankaŭ al tiuj, spite la fakton, ke ili estas produktoj kemie diferencaj.

Ĝi estas malalta eksplodaĵo, kiu eksplodas malpli rapide ol rapido de sono. La pulvo plej populara enhavas 75% da kalia nitrato, 15% da karbono kaj 10% da sulfuro (procentoj en maso). Nuntempe oni uzas tian pulvon ĉefe en pirotekniko kaj kiel pafopelilon por antikvaj armiloj. La modernaj senfumaj pulvoj estas bazitaj sur energiaj materialoj, precipe celuloza nitrato (unubazaj) kaj nitrocelulozo plus nitroglicerino (dubazaj). La avantaĝoj de la modernaj pulvoj estas ilia malalta fumonivelo, malalta nivelo de stokado de brulproduktoj en la armilo kaj homogeneco, kio garantias stabilajn rezultojn kaj pliigas la precizecon de la pafoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy