Quedlinburg

Quedlinburg
urba komunumo de Germanio
Hansa urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06484
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 313  (2022) [+]
Loĝdenso 194 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 11° 9′ O (mapo)51.79166666666711.147222222222Koordinatoj: 51° 48′ N, 11° 9′ O (mapo) [+]
Alto 123 m [+]
Areo 120,45 km² (12 045 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quedlinburg (Saksio-Anhalto)
Quedlinburg (Saksio-Anhalto)
DEC
Situo de Quedlinburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quedlinburg [+]
vdr

Quedlinburg - jen germane, esperantigite Kvedlinburgo[1] - estas la administra centro de la distrikto Harco en Germanio. Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 23 313 loĝantojn.

Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti-preĝejo kaj la Brühl-parko.

Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio ekde 1994 apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Dum pli ol okcent jaroj, grava loka institucio estis la abatinejo Quedlinburg, fondita en 936 sub la Liudolfidoj kaj malfondita en 1802 dum la sekularigo.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

  1. Sergio Pokrovskij: Pri esperantigo de germanlingvaj nomoj (esperante 2011 kaj 2019)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy