RLC-cirkvito

En elektra inĝenierarto, RLC-cirkvito estas lineara cirkvito konsistanta el rezistilo, induktilo kaj kondensilo, kiuj estas serie aŭ paralele konektitaj. La parto RLC de la termino originas de la simboloj R de rezistanco, L de induktanco kaj C de kapacitanco. Tiu cirkvito formas harmonan oscililon por elektra kurento, kaj ĝi resonancas. Kontraste kun LC-cirkvito, en kiu oscilado povas daŭri infinite, la rezistilo de RLC-cirkvito amortizas la oscilojn de elektraj vibroj dum finia tempo. Fakte, oni ne povas eviti rezistancojn en realaj cirkvitoj, eĉ se rezistilo ne estas volonte inkluzivita. Pura LC-cirkvito ekzistas nur teorie, same pura induktilo (L) aŭ kondensilo (C) ne ekzistas sen rezistanco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy